Выбери любимый жанр

La infanoj che la strato Brufarantoj - Линдгрен Астрид - Страница 3


Изменить размер шрифта:

3

Sed ni havis tre agrablan tempon, kaj ni rigardis ankau­ cion ceteran en la buroo de onklino Berg. Si havis pinglokusenon el ruga silko, kiu aspektas kiel koro, kaj bildeton en ora kadro, kaj sur la bildo estas bela angelo kun longaj, lumaj haroj kaj blanka noktocemizo kaj du grandaj blankaj flugiloj surdorse. Lotta multege satas ci tiun bildon, kaj ankau­ mi faras tion.

? Sed kiel la angelo sukcesis surmeti la noktocemizon super la flugilojn? diris Lotta. Jonas diris, ke, eble, estas zipo en la cemizo surdorse.

Onklino Berg bakis vaflojn por ni. Tion si faras fojfoje, kiam ni venas por viziti sin, kvankam ne ciam.

? Estas tre belega printempa vetero, do ni povas sidi ekstere en la gardeno kaj trinki cokoladon kaj mangi vaflojn, diris onklino Berg.

Dum onklino Berg estis en la kuirejo kaj bakis vaflojn, ni estis solaj en la gastocambro kaj ludis. Estas du fenestroj en la cambro, kaj ili estis malfermitaj, car estis tre varme. Jonas kaj mi elsovis la kapojn tra la fenestro, kaj Jonas jetis al mi stonglobon, kiun li havis en la pantalonposo. Kaj mi rejetis gin al li, kaj ni jetadis gin tien-reen. Sed finfine mi faligis la stonglobon, kaj gi falis sur la herbotapison. Poste Jonas kaj mi devis konkuri kaj vidi, kiu povis pendi sufice longe el la fenestro. Ni konkuris kaj konkuradis, kaj subite Jonas elruligis. Mi tre ektimis. Kaj ankau­ onklino Berg tre ektimis. Si envenis la cambron guste kiam Jonas elruligis. Si alkuris la fenestron kaj kriis:

? Nu, sed Jonas, kiel tio okazis?

Jonas sidis sur la herbotapiso kaj havis grandan svelon sur la frunto.

? Mia-Maria kaj mi devis vidi, kiu povus pendi longe el la fenestro, kaj mi gajnis, diris Jonas.

Sed dum Jonas kaj mi konkuradis, Lotta estis trovinta trikajon de onklino Berg sur la sofo. Onklino Berg trikas puloverojn kaj jaketojn, kiujn homoj povas aceti de si. Kaj imagu, tiu stulta Lotta eltiris trikilojn kaj implikis la tuton, kion onklino Berg estis trikinta. Si sidis sur la sofo kaj estis tute volvita en fadenojn, kiujn si siris kaj tau­zis. Kaj onklino Berg kriis:

? Nu, sed Lotta, kion vi faris?

? Puloveron, diris Lotta. La fadenoj igis tute krispaj, si diris.

Tiam onklino Berg diris, ke, evidente, estus plej bone, ke ni eliru en la gardenon kaj mangu vaflojn, kaj poste estus, evidente, plej bone, ke ni hejmeniru.

Ni sidis en la gardeno de onklino Berg kaj trinkis cokoladon kaj mangis tre multe da sukeritaj vafloj. Estis tre bele en la suno, kaj cirkau­ ni saltetis paseretoj kaj ricevis panerojn de ni. Sed poste onklino Berg lacigis kaj diris, ke ni devas hejmeniri. Kaj tiam ni grimpis sur la barilon, Jonas kaj mi, kaj Lotta rampis tra la truo, kaj ni hejmeniris kaj eniris la kuirejon por vidi, kion ni ricevos por tagmango.

? Ni ricevos stufitajn perkojn, diris panjo. Tiam Jonas diris:

? Do estas bone, ke ni havas tre multe da vafloj en la ventroj.

? Ho, cu tiel, cu vi estis ce onklino Berg? diris panjo. Cu si felicigis?

? Jes ja, diris Jonas. Si felicigis dufoje. Unuafoje si felicigis, kiam ni venis, kaj poste si felicigis, kiam ni foriris.

Onklino Berg estas la plej afabla, kiu povas esti.

5. Ni faras ekskurson

Foje pacjo diris:

? Dimance ni faros ekskurson!

? Hura, diris Jonas kaj mi.

? Hura, car ni faros ekskurson, diris Lotta.

Dimance panjo surpiedigis frue kaj bakis patkukojn kaj preparis sandvicojn kaj faris sufice da cokolado en termobotelo kaj kafon, kiu estis por si kaj pacjo. Ankau­ ni kunhavis limonadon.

Kiam pacjo alveturis per la au­to, li diris:

? Nun ni vidos, cu ni havas spacon por ciuj en ci eta veturilaco. Nun ni vidos, cu mi povas enpaki panjon kaj Bruegon kaj Brueton kaj Krieton kaj dudek ses patkukojn kaj mi ne scias, kiom da sandvicoj…

? Kaj Bamsen, diris Lotta.

Bamsen estas granda stofa porko, kiun havas Lotta kaj kiun si volas kunhavi cie. Si kredas, ke gi estas urso, tial si nomas gin Bamsen.

? Sed gi estas porko kaj gi ciam estis porko, diras

Jonas. Tiam Lotta krias kaj diras, ke gi estas urso.

? Ursoj ja ne estas rozkoloraj, diras Jonas. Cu vi kredas, ke gi estas blanka urso au­ ordinara urso?

? Gi estas porkurso, diras Lotta.

Lotta povis kunpreni sian porkurson al ekskurso. Kiam ni sidigis en la au­ton, si diris jene:

? Panjo, cu povas porkoj havi idojn?

? Cu vi celas Bamsen au­ verajn porkojn, kiuj estas en la vilago ce avo kaj avino? diris panjo.

Tiam Lotta diris, ke si celis verajn vivajn porkojn kaj ne tiajn ursojn, kiel Bamsen. Panjo diris, ke veraj vivaj porkoj, certe, povas havi idojn.

? Tion ili, certe, ne povas, diris Jonas.

? Tion ili, certe, povas, diris panjo.

? Ne, ili ne povas havi idojn, diris Jonas. Ili povas nur havi porketojn.

Tiam ni ridis ciuj kune, kaj pacjo diris, ke ne ekzistis pli petolemaj infanoj, ol Bruego kaj Brueto kaj Krieto.

Ni veturis al malgranda lago. Pacjo lokis la au­ton sur arbarvojon, kaj poste ni portis ciujn sakojn kun mangajo al la lago. Estis longa ponteto, kiu eliris en la lagon, kaj Jonas kaj mi kaj Lotta volis suriri la ponteton kaj rigardi, cu estis fiso en la akvo. Panjo tuj kusigis sur la herbon kaj diris al pacjo:

? Ci tie mi kusos la tutan tagon kaj ne interrompos min ec por sekundo, vi devas varti la infanojn!

Pacjo sekvis nin gis la ponteto, kaj ni kusis sur-ventre kaj vidis plenan svarmon da etetaj fisoj nagi tre rapide. Kaj pacjo faris por ni fiskanojn el longaj bastonoj, kiujn li plukis en la arbaro, kaj metis snurojn sur ilin kaj pinglojn por hoko. Kaj ni metis panerojn sur la hokojn, kaj ni sidis longe kaj fiskaptis, sed ni kaptis neniun fison.

Tiam ni iris en la arbaron, kvankam panjo diris, ke ni ne rajtas iri malproksimen.

Ni vidis birdeton, kiu enflugis arbedon, kaj poste elflugis denove. Tiam ni iris tien kaj rigardis, kaj inter brancoj en la arbedo preskau­ sube ce la grundo estis birdnesteto kun kvar bluaj ovetoj en gi. Ho, ili estis la plej dolcaj ovoj, kiujn mi iam vidis! Lotta volis resti kaj kontempli la birdneston sencese, kaj si etendis Bamsen antau­ sin, por ke ankau­ gi vidu. Sed Jonas kaj mi sciis pri bona grimpebla arbo tuj apude, kaj ni volis iri kaj grimpi sur gin, do Lotta devis kuniri, kvankam si ne volis.

Mi kuragas grimpi sur arbon, kaj ankau­ Jonas kuragas. Sed ne Lotta. Ni helpis sin grimpi sur etetan piceon, sed tiam si kriis:

? Prenu min suben, prenu min suben!

Kaj kiam si malsupreniris, si rigardis tre kolere la arbon kaj diris:

? Estas ja freneze grimpi sur ci tian arbacon!

Poste panjo ekkriis, ke ni devas mangi, kaj ni rekuris al la lago. Kaj si metis plastan tukon sur la her-bon kaj ec metis primolojn en glason sur la tukon kaj elmetis ciujn sandvicojn kaj patkukojn kaj cion.

Ni sidis surherbe kaj mangis. Tio estas multe pli agrable ol sidi cirkau­ tablo. Patkukoj estis tre frandaj, car ni havis konfitajon kaj sukeron sur ili. Ankau­ sandvicoj estis bongustaj. Mi pleje satis tiujn, kiuj havas viandobulojn sur si, kaj Jonas pleje satis tiujn, kiuj havas ovon kaj kaviaron sur si, do ni intersangis tiel, ke li ricevis mian kaviarsandvicon, kaj mi ricevis lian viandobulsandvicon. Lotta pleje satas ciujn specojn de sandvicoj kaj volas intersangi kun neniu. Si mangas multe, Lotta. Estis nur unu fojo, kiam si malsanis, tiam si entute ne havis apetiton, kaj panjo tre cagrenigis, car si ne volis mangi. Tiam Lotta diris jene foje vespere, kiam si devis legi sian vesperan pregon:

? Kara bona Dio, faru tiel, ke mi volu mangi denove. Kvankam ne fisbulojn!

Ni ciuj ricevis nian limonadon, Jonas kaj Lotta kaj mi. Lotta prenis iom da sablo sube ce la strando kaj sovis gin en sian limonadon, kaj kiam ni demandis sin, kial si faris tion, tiam si diris, ke si nur volis koni, kiel gi gustis.

Post la mangado pacjo etendigis surherbe kaj diris:

3
Перейти на страницу:
Мир литературы