Выбери любимый жанр

La infanoj che la strato Brufarantoj - Линдгрен Астрид - Страница 4


Изменить размер шрифта:

4

? Kiom bele estas ci tie en la suno. Mi kredas, ke mi dormos iom. La infanoj mem povas varti sin iom. Sed vi ne eliros en la arbaron, tion vi bone komprenas.

Ni ne eliris en la arbaron. Sed iom pli longe for ce la lago estis vere altega monteto, kaj tien ni eliris. Jonas diris, ke li montrus al ni, kiel pacjo faras, kiam li plongas kap-antau­en.

? Jen kiel li faras, diris Jonas kaj etendis la brakojn aeren kaj faris salteton. Kaj imagu, tiam li ruligis en la lagon, kvankam tio ne estis intence. Kaj krome panjo estis dirinta, ke ni ne povas ankorau­ banigi, car estis tute tro malvarme en akvo.

Jonas, li sinkis, kaj Lotta kaj mi kriis per ciuj fortoj. Sed mi prenis brancon, kiu kusis sur la monteto, kaj kiam Jonas emergis, li kaptis la brancon kaj tenis gin. Kaj tiam Lotta ridis. Guste tiam pacjo kaj panjo alkuris, kaj pacjo levis Jonas el la akvo.

? Jonas, kion vi elpensis, diris panjo, kiam Jonas elvenis sur la strandon tute malseka.

? Li nur estis montronta, kiel pacjo faris, diris Lotta kaj ridis tre terure pri Jonas. Car lia pantalono aspektis tre ridinde, si diris.

Jonas demetis ciujn siajn vestojn, kaj panjo pendigis ilin sur sekigilon sur arbo. Sed kiam ni estis veturontaj hejmen, la vestoj ankorau­ ne estis sekaj, do Jonas devis sidi volvita en plejdon. Kaj ankau­ pri tio Lotta ridis. Sed poste si vere ne ridis. Car kiam ni estis veturontaj, ni ne povis trovi Bamsen. Ni sercis kaj sercadis cie, sed Bamsen estis for, kaj panjo diris, ke ni devis veturi hejmen sen Bamsen. Tiam Lotta ekkriis multe pli terure ol kiam Jonas ruligis en la lagon.

? Bamsen povas havi belan kaj placan tempon nokte en la arbaro tute sola, diris pacjo. Kaj morgau­ mi povas reveni ci tien kaj trovi gin.

Sed Lotta nur kriis.

? Monstro povas veni kaj timigi Bamsen, si diris.

? Se Bamsen renkontos monstron, tiam estas monstro, kiu pleje ektimos, diris pacjo.

? Rememoru, kiam vi havis Bamsen laste, demandis panjo.

Lotta pripensis.

? Proksimume je la dekdua, si diris.

Kvankam Lotta ne komprenas pri horoj ec iomete, do tio estis nura blago. Pacjo diras, ke Lotta estas gisfunde blagema infano, kiu muelas per sia lango ion ajn.

Sed mi rememoris, ke Lotta havis Bamsen, kiam ni estis ce la birdnesto. Ni revenis ciuj kune al la grimpebla arbo, car Jonas kaj mi sciis, ke la birdnesto estis tie, tuj apude.

Kaj apud la arbedo kun la birdnesto, tie vere sidis Bamsen, kaj Lotta prenis gin kaj kisis gin sur la muzelon kaj diris:

? Eta Bamsen, cu vi estis ci tie dum la tuta tempo kaj sidis sur tiuj dolcaj, dolcaj ovoj?

Jonas diris, ke tiu povra birdpatrino, certe, ne kuragis reveni al siaj ovoj dum la tuta tago, car porkursoj estas la plej bonaj birdtimigiloj, kiuj ekzistas, diris Jonas.

Tiam Lotta ekkoleris kaj diris:

? Bamsen tusis nenion. Gi nur sidis kaj rigardis tiujn dolcajn, dolcajn ovetojn.

Poste ni veturis hejmen, kaj Jonas sidis en la plejdo la tutan tempon.

Panjo kaj pacjo venis en la infancambron por diri 'bonan nokton' al ni vespere, kiel ili kutimis fari. Kaj pacjo lokis sin apud la lito de Lotta, kie si kusis kun sia malpuraca Bamsen apud si.

? Nu, Krieto, diris pacjo, kio estis hodiau­ la plej amuza dum la tuta tago? Estis, certe, kiam ni trovis Bamsen?

? Ne, plej amuze estis, kiam Jonas ruligis en la lagon, diris Lotta. 6. Ni veturas al avino kaj avo

Kiam venas somero, ni veturas kun panjo al avino kaj avo en vilagon. Ankau­ pacjo venas tien, kiam li havas feriojn. Al avino ni vojagas per trajno, car panjo ne scias stiri au­ton.

? Nun vi devas esti obeemaj en la trajno, por ke panjo ne ricevu malfacilajojn, diris pacjo, kiam ni estis veturontaj ci-somere.

? Cu ni devas esti obeemaj nur en trajno? diris Jonas.

? Ne, cie, diris pacjo.

? Vi diris, ke estas nur en trajno, kie ni devas esti obeemaj, diris Lotta.

Sed guste tiam venis trajno, kaj pacjo sukcesis nur mansvingi al ni, kaj ni mansvingis al li kaj kriis 'adiau­'.

Ni sidis preskau­ solaj en eta kupeo. Tie sidis ankau­ maljuna ocjo, li estis la sola, kiu ricevis spacon. Lotta kunhavis sian Bamsen, kaj mi kunhavis mian plej grandan pupon, kiu nomigas Maud Yvonne Marlene[1] . Tiu ocjo havis verukojn sur la mentono, kaj kiam li elvenis kaj lokis sin ce fenestro en la koridoro por iom, tiam Lotta flustris tute lau­te al panjo:

? Tiu ocjo havas verukojn sur la mentono…

? Cit, flustris panjo, li povas au­di tion. Tiam Lotta mienis tre surprizite kaj diris:

? Cu li mem ne scias pri tio, ke li havas verukojn sur la mentono?

Poste venis kondukisto kaj tondis biletojn. Estis nur panjo kaj Jonas, kiuj havis biletojn, car Lotta kaj mi vojagas senpage dumtempe.

? Kiom agas ci knabineto do? demandis la kondukisto kaj montris al mi. Mi diris, ke mi devis farigi sesjara.

Li ne demandis, kiom agis Lotta, car li povis, certe, vidi, ke si estis tro malgranda por bezoni bileton. Sed Lotta diris:

? Mi agas kvar jarojn, kaj panjo ? tridek du. Kaj jen Bamsen. Tiam kondukisto ridis kaj diris, ke en ci trajno ciu Bamsen vojagas senpage.

Unue ni sidis senmove kaj rigardis tra la fenestro, sed poste ni lacigis pro tio. Jonas kaj mi eliris en la koridoron kaj en aliajn kupeojn, kaj ni parolis kun homoj, kiujn ni ne konis. Sed fojfoje ni revenadis al panjo, por ke si ne maltrankviligu. Panjo sidis kaj rakontis ciujn eblajn fabelojn al Lotta, por ke Lotta sidu senmove. Si ne volis, ke Lotta eliru en la koridoron, car oni neniam scias, kion Lotta povas elpensi, diris panjo.

? Rakontu pri la tri kaproj Brusk[2] , alie mi elvenos en la koridoron, diris Lotta.

Ni mangis sandvicojn kaj trinkis limonadon en la trajno. Subite Lotta prenis trancajon da punktita kolbaso el sia sandvico kaj metis gin firme sur la fenestron. Panjo tre ekkoleris kontrau­ si pro tio kaj diris:

? Kial vi smiracas kolbason sur la fenestron?

? Jes, car gi gluigas firme kaj multe pli bone ol viandobuloj, diris Lotta.

Tiam panjo ec pli ekkoleris kontrau­ si. Kaj panjo devis froti la fenestron per papertuko longe-longe, antau­ ol gi farigis pura post la kolbaso de Lotta.

Foje, kiam la trajno haltis ce stacio, Jonas elpensis, ke li kaj mi devas eliri por promeneto kaj ricevi iom da fresa aero. Ni ne povis malfermi la pordon, sed estis onklino, kiu helpis nin.

? Cu vere vi devas eliri ce tiu stacio? si diris.

? Jes, ni diris. Car ni ja devis eliri, sed ni ja devis reveni, kompreneble.

Kiam ni eliris la trajnon, ni foriris al la lasta vagono, kaj guste antau­ ol la trajno estus startinta denove, ni ensaltis en la lastan vagonon kaj iris tra la tuta trajno, gis kiam ni venis al nia propra kupeo. Kiam ni venis tien, ni ekvidis panjon kaj la damon, kiu es-tis helpinta nin pri la pordo, stari kaj interparoli kun la kondukisto, kaj panjo kriis:

? Vi devas haltigi la trajnon, car miaj infanoj for trotis. Sed guste tiam ni alvenis, kaj Jonas diris:

? Kvankam ni retrotis.

Tiam panjo ekploris, kaj la kondukisto kaj la damo, kiu estis helpinta nin malfermi la pordon, kriis al ni. Kvankam kial la onklino kriu, kiam estis si, kiu estis helpinta nin?

? Nun vi iros kaj sidigos en kupeo kun Lotta kaj ne elvenos ec por sekundo, diris panjo.

Sed Lotta ne estis en la kupeo. Si estis malaperinta. Tiam panjo preskau­ rekomencis plori. Ni iris ciuj kune kaj sercis Lottan. Kaj finfine ni trovis sin en kupeo multe pli longe for, tie si rakontadis al amaso da homoj. Ni au­dis sin diri jene:

? En nia kupeo, tie ni havas ocjon, kiu havas verukojn, sed li mem ne scias pri tio. Tiam panjo firme kaptis Lottan kaj trenis sin for kun si al nia propra kupeo. Kaj tie ni devis sidi tute, tute senmovaj, car panjo koleris kontrau­ ni kaj diris, ke estus pli facile varti plenan aron da sovagaj bovidoj, ol varti nin.

вернуться

1

 mod ivon marlen

вернуться

2

 "La tri kaproj Brusk" (orig. "De tre bockarna Bruse") — popola fabelo, notita en 1840 en Norvegio de Peter Christen Asbjornsen kaj Jorgen Moe por "Norske folkeeventyr" ("Norvegaj popolaj aventur fabeloj").

4
Перейти на страницу:
Мир литературы