Выбери любимый жанр

La infanoj che la strato Brufarantoj - Линдгрен Астрид - Страница 2


Изменить размер шрифта:

2

? Vi ne devas injekti min.

? Ho, kia stultulino, ni ja nur sajnigas, diris Jonas. Mi ne devas vere piki vin, komprenu.

? Mi tamen ne volas esti injektita, kriis Lotta. Tiam ni preskau­ ne plu povis ludi kuracejon.

? Mi tamen devas skribi resefton, diris Jonas. Kaj

li sidigis ce la tablo kaj skribis per blua kreto sur paperajo. Li skribis per tipografiaj literoj, sed mi ne povis legi tion. Rigardu la sekvan pagon, kiel mizere tio aspektas.

Jonas kaj mi pensas, ke estas amuze ludi kuracejon. Sed tion ne pensas Lotta.

3. Lotta estas obstina, kiel maljuna kaprino

Nia pacjo estas tre sercema. Kiam li hejmenvenas el la kontoro, ni staras en la antau­cambro kaj renkontas lin, Jonas kaj mi kaj Lotta. Kaj tiam pacjo ridas kaj diras:

? Ho, kiom multe da infanoj mi havas!

Foje ni kasis nin malantau­ vestoj en la antau­cambro kaj staris tute vere silente, kaj tiam pacjo diris al panjo:

? Kial estas neniu bruo en la domo, cu la infanoj malsanas?

Tiam ni venis el post la vestoj kaj ridis pri pacjo, kaj tiam li diris:

? Vi ne devas timigi min ci tiel. Devas esti tondro kaj bruo, kiam mi hejmenvenas, alie mi maltrankviligas.

Sed pri tio li ne bezonis aparte maltrankvili.

Foje estis du kamionoj, kiuj veturis lau­ la strato tute antau­ nia domo, kaj ili krakegis tiom terure, ke Lotta vekigis, kvankam si jus endormis. Kaj tiam Lotta diris:

? Kion Jonas jus faris? Car si kredis, evidente, ke estas Jonas, kiu faras ciun tondron kaj bruon ci tie en la mondo.

Lotta estas tre dolca kaj havas tiajn dikajn krurojn. Jonas kaj mi kutimas kisi Lottan kaj tau­zi sin, sed tion si ne satas. Estas multe da tiajoj, kiujn si ne satas, Lotta. Si ne satas preni medikamenton, kvankam si devas, kiam si malsanas. Pasintsemajne Lotta tusis, kaj tiam panjo volis, ke si prenu tusmedikamenton. Sed Lotta nur kuntiris la lipojn kaj skuis la kapon.

? Vi estas eta stultulino, Lotta, diris Jonas.

? Mi ne estas eta stultulino, diris Lotta.

? Jes ja, car vi ne volas preni tusmedikamenton, do vi estas stulta, diris Jonas. Kiam mi devas preni medikamenton, do mi simple ordonas al mi preni gin, kaj poste mi gin prenas.

Tiam Lotta diris:

? Kiam mi devas preni medikamenton, tiam mi ordonas al mi ne preni gin, kaj poste mi gin ne prenas.

Poste si kuntiris la lipojn denove kaj skuis la kapon tien-reen. Panjo glatumis sin kaj diris:

? Jes, do vi povas ja kusi ci tie kaj tusi, povra eta Lotta!

? Jes, kaj ne dormi ec iomete, diris Lotta tre kontente.

Lotta ne satas enlitigi vespere, kaj tion, sincerdire, ankau­ mi ne satas. Mi pensas, ke panjo estas tre stranga, car si volas, ke ni enlitigu vespere, kiam ni estas tute klare vekaj, sed matene, kiam ni dormas, tiam si volas, ke ni levigu.

Estis ja bone, ke Lotta tamen prenis la medikamenton, car sekvan tagon si igis ec pli tusema kaj pli nazmuka, kaj panjo diris, ke si ne devis eliri. Sed mi devis iri pro komisio de panjo en kudrobutikon, kaj kiam mi staris tie kaj atendis, ke venu mia vico, ti-am Lotta venis enkurante tra la pordo, tute nazmuka.

? Iru hejmen, mi diris.

? Tion mi, certe, ne faros, diris Lotta. Ankau­ mi volas iri en kudrobutikon.

Si ronkis kaj ronkadis, kaj finfine estis onklino en la butiko, kiu diris al si:

? Hej, cu vi ne havas naztukon?

? Jes, sed mi ne pruntos gin al tiuj, kiujn mi ne konas, diris Lotta.

Mi devas rakonti pli pri Lotta. Foje panjo kunprenis nin al dentisto, Jonas kaj min kaj Lottan. Panjo trovis, ke Lotta havas trueton en la dento, kaj tion dentisto devis ripari.

? Se vi estos vere brava ce la dentisto, tiam vi ricevos 25 oerojn, diris panjo al Lotta.

Panjo sidigis en atendejo, dum ni estis ene ce la dentisto. Unue li rigardis miajn dentojn, sed mi ha-vis neniujn truojn, do mi povis eliri al panjo en la atendejon. Ni devis sidi tie tre longe, tre longe kaj atendi Jonas kaj Lottan, kaj panjo diris:

? Imagu, ke Lotta ne krias!

Post kelka tempo la pordo malfermigis kaj Lotta eliris.

? Cu vi jus estis brava? diris panjo.

? Jes ja, diris Lotta.

? Kion faris la dentisto? demandis panjo.

? Li eltiris la denton, diris Lotta.

? Kaj vi ne kriis? Ho, kiom brava vi estis, diris panjo.

? Ne, mi ne kriis, diris Lotta.

? Jes, jen vere brava knabino, diris panjo. Jen, ricevu 25 oerojn.

Lotta prenis 25 oerojn kaj sovis gin en la poson kaj aspektis goja.

? Cu mi povas vidi, cu gi sangas? mi diris.

Lotta fau­kis, sed mi ne povis vidi, ke mankis iu dento ce si.

? Li ja entiris neniun denton, mi diris.

? Jes ja, tiun de Jonas, diris Lotta.

Poste eliris Jonas kaj ankau­ la dentisto. La dentisto montris al Lotta kaj diris:

? Pri ci tiu eta frau­lino mi ne povis fari ion, car si ne volis malfermi la buson.

? Pri tiu ido oni devas honti cie, diris Jonas, kiam ni hejmeniris.

? Mi ne konis lin, diris Lotta. Mi ne povas fau­ki antau­ homoj, kiujn mi ne konas.

Pacjo diras, ke Lotta estas obstina, kiel maljuna kaprino.

4. Onklino Berg estas la plej afabla, kiu povas esti

En la apuda domo logas onklino Berg, ni vizitas sin fojfoje. Estas barilo inter sia gardeno kaj nia gardeno, sed ni povas grimpi sur gin, Jonas kaj mi. Lotta ne povas grimpi, sed la hundo de onklino Berg elfosis grundon sub la barilo ce unu loko, tiel ke estigis truo, tra kiu Lotta rampas.

Antau­ kelkaj tagoj ni estis ce onklino Berg kaj ha-vis agrablan tempon. Si havas klapburoon, kaj la buroo plenplenas je tirkestetoj, kiuj enhavas belajn ajojn.

? Kara onklino Berg, cu ni povas vidi ciujn ci belajn ajojn? diris Jonas.

Kaj tion ni povis. Unue ni trovis pupeton, kun kiu onklino Berg ludis, kiam si estis infano. Gi no-migas Roza, la pupo.

Onklino Berg estas tre maljuna, ege maljuna, sed tamen ne tiom maljuna, kiom Lotta kredis. Jen kiel Lotta diris:

? Onklino Berg, cu vi kunhavis Rozan en arkeo de Noa?

Car precize antau­vespere pacjo estis rakontinta al ni pri la arkeo de Noa. Li diris pri kiel ocjo Noa konstruis por si grandan sipon, kiu nomigis arkeo. Kaj poste pluvis multajn semajnojn kaj ciuj, kiuj ne estis kun Noa en la arkeo, dronis, kaj tio okazis antau­ multaj jarmiloj.

Onklino Berg, si ridis kaj diris:

? Eta Lotta, mi ne estis kun Noa en la arkeo, sciu.

? Kial do vi ne dronis? diris Lotta.

Roza kusas en unu el la tirkestetoj en la buroo, kiun si havas kiel sian liton. Si kusas sur rozkolora vato kaj havas verdan silkpeceton kiel kovrilon, kaj si mem surhavas bluan robon. Kaj imagu, en unu el la aliaj tirkestoj onklino Berg havas etetan vitran korbon kun rozkoloraj rozoj sur gi. Ni povas ludi kun Roza, kaj si ricevas la vitran korbon en la ma-non, kaj ni ludas, ke si estas Rugocapulino, kiu iras al sia avino kun mangajo kaj botelo da siropo. En bovlo sur piano onklino Berg havis cokoladkaramelojn. Multaj el ili estis kiel boteletoj kun staniolpapero cirkau­e. Tian boteleton ni metis en la korbeton de Rugocapulino kaj iom da rosinoj kaj migdaloj, kiujn ni ricevis de onklino Berg. Kaj la hundo de onklino Berg, Skotty, estis nia lupo, kaj mi estis avino, kaj Jonas estis casisto, kiu venis kaj pafmortigis la lupon.

? Jes, sed mi ja, diris Lotta. Cu mi ne povos esti iu?

Sed Lotta povis porti Rozan kaj paroli tion, kion Rugocapulino devus diri, car Roza mem ja ne povis paroli. Sed kiam Rugocapulino alvenis dometon de la avino (kiu estis hejme, atendante onklinon Berg), tiam ne plu restis rosinoj en la vitra korbeto kaj neniuj migdaloj.

? Kie estas la mangajo por avino? diris Jonas.

? Roza formangis gin, diris Lotta.

Tiam Jonas ne volis, ke Lotta kunludu Rugocapulinon. Kaj Skotty ne volis kunludi kaj sajnigi sin, ke li formangas avinon. Jonas retenis lin, sed li baraktis kaj baraktis, kaj finfine li liberigis kaj rampis sub la sofon kaj nur elsovis iom la nazon jen kaj jen kaj rigardis nin kolere. Skotty ne satas, sincerdire, kiam ni venas al onklino Berg.

2
Перейти на страницу:
Мир литературы