Выбери любимый жанр

La Smeralda Urbo de Oz - Baum Lyman Frank - Страница 3


Изменить размер шрифта:

3

Capitro 2

Kiel Onklo Henriko Embarasighis

Doroteo gale logis sur kultivata kamparo en Kansas, kun siaj Onklino Em kaj sia Onklo Henriko.

Gi ne estis granda kamparo, nek bona, car kelkfoje la pluvo ne okazis kiam la kreskajoj bezonis gin, kaj tiuokaze cio forvelkis sekigante. Foje ciklono forportis la domon de Onklo Henriko, tiel ke li devis konstrui novan; kaj car li estis malriculo li devis hipoteki siajn kampojn por pagi la novan domon. Post tio lia farto malbonigis kaj li estis tro malforta por laboro. La kuracisto ordonis ke li marvojagu kaj li iris al Australio kaj kunprenis Doroteon. Ankau tio kostis multan monon.

Onklo Henriko farigis pli malrica ciujare, kaj la kreskajoj sur la kampoj nur enspezigis mangajojn por la familio. Tial la hipoteko ne estis pagebla. Fine la bankisto kiu pruntis al li la monon diris ke se li ne pagos je certa tago, oni forprenos liajn kampojn.

Tio multe maltrankviligis Onklon Henrikon, car sen la kultivado li neniel povus vivteni sin. Li estis bona homo, kaj laboris sur la kampoj laueble plej forte; kaj Onklino Em prizorgis la domon, helpate de Doroteo. Tamen sajne ili ne sukcesis.

Tiu knabineto, Doroteo, estis simila al dekoj da knabinetoj kiujn vi konas. Si estis amema kaj kutime bonhumora, kaj havis rondan rozan vizagon kaj seriozajn okulojn. La vivo estis seriozajo por Doroteo, kaj ankau mirindajo, car si jam spertis pli da strangaj aventuroj dum sia mallonga vivo ol multaj aliaj knabinoj siaagaj.

Onklino Em iam diris ke lau sia opinio sendube la feoj signis Doroteon kiam si naskigis, car si vagis en strangajn lokojn kaj sin ciam protektis iu nevidata povo.

Rilate al Onklo Henriko, li opiniis sian nevineton nur revemulo, same kiel sian mortintan patrinon, car li ne povis vere kredi la multajn kuriozajn historiojn kiujn rakontis Doroteo al ili pri la Lando Oz, kiun si jam plurfoje vizitis. Li ne kredis ke si volas trompi siajn onklon kaj onklinon, sed li imagis ke si songis ciujn tiujn mirigajn aventurojn, kaj ke la songoj sajnis al si tiel realaj ke si ekkredis ilin veraj.

Negrave kia estis la klarigo, estis certe ke Doroteo ja estis for de sia hejmo en Kansas dum pluraj longaj periodoj, ciam malaperante neatendite, sed ciam revenante tute sekura kaj nedamagita, kun mirigaj rakontoj pri kie si estis kaj la nekutimaj personoj kiujn si renkontis. Siaj onklo kaj onklino auskultis siajn rakontojn volonte, kaj malgrau siaj duboj komencis opinii ke la knabineto ja gajnis multajn spertojn kaj sagecon neklarigeblajn en ci tiu epoko, kiam lausupoze feoj ne plu ekzistas.

La plejparto de la rakontoj de Doroteo temis pri la Lando Oz, kaj gia bela Smeralda Urbo kaj bela knabina Reganto nomata Ozma, kiu estas la plej ?dela amikino de la malgranda knabino el Kansas. Kiam Doroteo parolis pri la ricoj de tiu felando Onklo Henriko ciam gemis, car li sciis ke ec nur unu el la grandaj smeraldoj tiel kutimaj tie pagus ciujn liajn suldojn kaj liberigus lian kamparon.

Sed Doroteo neniam portis juvelojn hejmen kun si, tiel ke ilia malriceco farigis pli granda ciun jaron.

Kiam la bankisto diris al Onklo Henriko ke li devos pagi la monon dum la sekvantaj tridek tagoj au foriri de la kampoj, la povrulo multe malesperis, car li sciis ke li tute ne povos akiri la monon. Do li parolis al sia edzino, Onklino Em, pri sia embarasigo, kaj unue si iom ploris kaj poste si diris ke ili devos esti bravaj kaj agi laueble plej bone, kaj foriri ien kaj peni honeste perlabori sian vivon. Sed ili farigas maljunaj kaj malfortaj kaj si timas ke ili ne povos prizorgi Doroteon tiel bone kiel gis nun.

Versajne la knabineto ankau devos labori.

Ili ne menciis la malgojigan informon al sia nevino dum pluraj tagoj, car ili ne volis malfelicigi sin, sed unu matenon la knabino trovis Onklinon Em ploranta nelaute dum Onklo Henriko penis konsoli sin. Tiam Doroteo petis ilin diri al si kio genas.

“Ni devas fordoni la kampojn, kara, ”respondis sia onklo, malfelice, “kaj forvagi en la mondon por perlabori la vivon. ”

La knabino auskultis tute serioze, car gis tiam si ne sciis kiom senespere malricaj ili estas.

“Ni ne maltrankvilas pri ni mem, ”diris sia onklino, karesante la kapon de la knabineto tenere; “sed ni amas vin kvazau vi estus nia propra infano, kaj niajn korojn rompas la penso ke ankau vi devos suferi malricecon, kaj perlabori vian vivon antau ol plenkreski kaj fortigi. ”

“Kion mi povus fari por enspezi monon? ”demandis

Doroteo.

“Vi povus prizorgi ies domon, kara, car vi estas tre lerta; au eble vi povus esti vartistino por malgrandaj infanoj. Mi estas certa ke mi ne scias precize kion vi ja povas fari por perlabori monon, sed se via onklo kaj mi povos vivteni vin ni volonte faros tion, kaj sendos vin lernejen. Tamen ni timas ke estos tre malfacile perlabori nian propran vivon. Neniu volas dungi maljunulojn al kiuj mankas sano, kiaj ni. ”

Doroteo ridetis.

“Cu ne estus ridige, ”si diris, “ke mi prizorgus domon en Kansas, kiam mi estas Princino en la Lando Oz? ”

“Princino! ”ili ambau krietis, mirante.

“Jes; Ozma princinigis min antau longe, kaj ofte si petas min veni logi por ciam en la Smeralda Urbo, ”diris la infano.

Siaj onklo kaj onklino rigardis unu la alian mire. Post tio la viro diris:

“Cu vi kredas ke vi povus sukcese reiri al via felando, kara? ”

“Ho, jes, ”respondis Doroteo; “mi povus fari tion facile. ”

“Kiel? ”demandis Onklino Em.

“Ozma vidas min ciutage je la kvara horo, en sia

Magia Bildo. Si povas vidi min negrave kie mi estas, ne grave kion mi faras. Kaj je tiu tempo, se mi faros certan sekretan signon, si venigos min per la Magia Zono, kiun iam mi kaptis de la Rego de la Knomoj. Tiam, post palpebrumeto, mi estos kun Ozma en sia palaco. ”

La maljunuloj silentis dum kelka tempo post tiu parolo de Doroteo. Fine Onklino Em diris, denove gemante pro bedauro:

“Se estas tiel, Doroteo, eble plej bone estos ke vi iru logi en la Smeralda Urbo. Niajn korojn rompos perdi vin el niaj vivoj, sed vi estos tiom multe pli bonstata kun viaj feamikoj ke sajnas plej sage kaj plej bone ke vi iru. ”

“Mi ne certas pri tio, ”komentis Onklo Henriko, skuante sian grizan kapon dubeme. “Cio tia sajnas reala al Doroteo, mi scias; sed mi timas ke nia knabineto ne trovos sian felandon guste tia kia si prirevis gin.

Malfelicigus min pensi ke si vagas inter fremduloj kiuj eble malafable traktos sin. ”

Doroteo ridis gaje pro tiu parolo, kaj post tio si refarigis tre serioza, car si povis kompreni ke tiu embaraso multe genas siajn onklon kaj onklinon, kaj sciis ke krom se si trovos metodon helpi ilin iliaj estontaj vivoj estos tute mizeraj kaj malfelicaj. Si sciis ke si ja povas helpi ilin. Si jam elpensis metodon. Tamen si ne tuj diris al ili kio gi estas, car si devos peti konsenton de Ozma antau ol povi plenumi siajn planojn.

Do si diris nur:

“Se vi promesos tute ne maltrankvili pri mi, mi iros al la Lando Oz jam ciposttagmeze. Kaj mi faros ankau promeson; ke vi ambau revidos min antau ol venos la tago kiam vi devos forlasi la kampojn. ”

“Tiu tago jam ne estas tre for, ”sia onklo malfelice respondis. “Mi ne parolis al vi gis lastamomente, kara Doroteo, do la eventaco estas proksima. Sed se vi estas tute certa ke viaj feamikoj donos al vi logon, estos plej bone ke vi iru al ili, kiel diras vian onklino. ”

Jen kial Doroteo iris al sia cambreto en la mansardo tiun posttagmezon, prenante kun si hundeton nomatan Toto. La hundo havis buklan nigran hararon kaj grandajn brunajn okulojn kaj amis Doroteon elkore.

La infano kisis siajn onklon kaj onklinon tenere antau ol supreniri, kaj nun si cirkaurigardis sian cambreton iom sopire, rigardante la simplajn ornamajojn kaj la trivitajn kalikotajn kaj plejdkatunajn robojn, kvazau ili estus malnovaj amikoj. Unue tentis sin fari pakajon da ili, sed

si tute bone sciis ke ili ne utilos al si dum sia estonta vivo.

Si sidigis sur segon kun rompita dorso —la sola sego en la cambro —kaj tenante Toton en siaj brakoj si atendis pacience gis la horlogo sonigis la kvaran horon.

Tiam si faris la sekretan signalon pri kiu si kaj Ozma interkonsentis.

Onklo Henriko kaj Onklino Em atendis malsupre. Ili estis maltrankvilaj kaj tre ekscititaj, car ci tiu estas tre enuiga mondo, kaj sajnis al ili ke estas tute maleble ke ilia nevino povos malaperi el sia hejmo kaj tuj veturi al felando.

Do ili atentis la stuparon, kiu sajnis esti la sola vojo per kiu Doroteo povus eliri la domon, kaj ili atente rigardadis dumlonge. Ili audis la horlogon sonigi la kvaran sed ne estis sono el supre.

Duono post la kvara venis, kaj nun ili estis tro senpaciencaj por pli atendi. Nelaute ili rampis supren lau la stupoj al la pordo de la cambro de la knabineto.

“Doroteo! Doroteo! ”ili vokis.

Ne estis respondo.

Ili malfermis la pordon kaj enrigardis.

La cambro estis malplena.

3
Перейти на страницу:

Вы читаете книгу


Baum Lyman Frank - La Smeralda Urbo de Oz La Smeralda Urbo de Oz
Мир литературы