Выбери любимый жанр

La Smeralda Urbo de Oz - Baum Lyman Frank - Страница 2


Изменить размер шрифта:

2

Capitro 1

Kiel la Regho de la Knomoj Kolerighis

La Rego de la Knomoj estis kolerema, kaj tiuokaze li estis tre malagrabla. Ciu fortenis sin de li, ec lia Cefservisto Kaliko.

Tial la Rego freneze furiozadis tute sola, marsante tien kaj reen en sia juvelkovrita kaverno kaj farigante ciam pli kolera. Subite li ekmemoris ke tute ne distras esti kolera se oni ne havas timigaton mizerigeblan, do li kuris al sia granda gongo kaj sonigis gin kiel eble plej laute. Envenis la Ce ?ntendanto, penante ne montri al la Rego de la Knomoj kiom li timas.

“Sendu la Cefkonsiliston ci tien! ”kriis la kolera monarko. Kaliko elkuris tiel rapide kiel liaj maldikaj kruroj povis porti lian dikan rondan korpon, kaj baldau la Cefkonsilisto eniris la kavernon. La Rego sulkis sian frunton kaj diris al li:

“Min multe embarasas la perdigo de mia Magia Zono. Preskau konstante mi volas fari ion magian, kaj trovas ke mi ne povas car forestas la Zono. Tio kolerigas min, kaj kiam mi estas kolera mi ne povas esti felica. Nu, kion vi konsilas? ”

“Kelkaj personoj, ”diris la Cefkonsilisto, “guas esti koleraj. ” “Sed ne senpauze, ”deklaris la Rego. “Esti kolera de tempo al tempo estas vere tre guige, car tio mizerigas aliajn personojn. Sed esti kolera matene, tagmeze, kaj nokte, kiel mi, farigas monotone kaj neebligas ke mi ian alian plezuron havu en la vivo. Nu, kion vi konsilas? ”

“Nu, se vi koleras car vi volas fari magiajojn kaj ne povas, kaj se vi volas tute ne farigi kolera, mi konsilas ke vi ne volu fari magiajojn. ”

Audinte tion la Rego kun furioza mieno gapegis sian Konsiliston kaj tiris sian propran longan blankan barbon gis li tiel forte tiris gin ke li kriis pro doloro. “Vi estas stultulo! ”li kriis.

“Mi dividas tiun honoron kun via Mosto, ”diris la Cefkonsilisto.

La Rego mugis pro kolerego kaj stam ?s per sia piedo. “Ho, vi, miaj gardistoj! ”li kriis. “Ho”en la rega vortaro signifas “Venu. ”Do, kiam la gardistoj hois, la Rego diris al ili:

“Prenu ci tiun Cefkonsiliston kaj forjetu lin. ”

Do la gardistoj prenis la Cefkonsiliston, kaj ligis lin per cenoj por ke li ne baraktu, kaj forjetis lin. Kaj la Rego pasadis tien kaj reen en sia kaverno, pli kolere ol antaue. Fine li kuris al sia granda gongo kaj sonegigis gin kvazau fajralarmilon. Kaliko reaperis, tremante kaj blanka pro timo.

“Alportu mian pipon! ”kriegis la Rego.

“Vi jam havas vian pipon, Mosto, ”respondis Kaliko.

“Do alportu mian tabakon! ”mugis la Rego.

“La tabako estas en via pipo, Mosto, ”respondis la Intendanto.

“Do alportu ardantan karberon de la fornego! ”ordonis la Rego.

“La tabako jam ardas, kaj via Mosto jam fumas vian pipon, ”respondis la Intendanto.

“Nu, efektive tiel! ”diris la Rego, kiu jam estis forgesinta tiun fakton; “sed estas tre malgentile memorigi min pri tio. ”

“Mi estas malnobla, mizera ?ulo, ”deklaris la Ce ?ntendanto, humile.

La Rego de la Knomoj povis elpensi nenion plian dirindan, do li fumadis sian pipon kaj marsadis tien kaj reen en la cambro. Fine li memoris kiom kolera li estas, kaj kriis:

“Kiel vi audacas, Kaliko, esti tiel kontenta kiam via monarko estas malfelica? ”

“Kio malfelicigas vin? ”demandis la Intendanto.

“Mi perdis mian Magian Zonon. Knabineto nomata Doroteo, kiu estis ci tie kun Ozma de Oz, stelis mian Zonon kaj forportis gin kun si, ”diris la Rego, grincante siajn dentojn pro furiozego.

“Si kaptis gin dum lauregula batalo, ”Kaliko kuragis diri.

“Sed mi volas gin! Mi devas havi gin! Duono de mia potenco foriris kun tiu Zono! ”mugis la Rego.

“Vi devos iri al la Lando Oz por rehavi gin, kaj via

Mosto neniel povos iri al la Lando Oz, ”diris la Intendanto, oscedante car li jam dejoris naudek-ses horojn, kaj dormemis.

“Kial ne? ”demandis la Rego.

“Car estas mortiga dezerto tute cirkau tiu felando, kiun neniu povas transiri. Vi scias tiun fakton same bone kiel mi, Mosto. Forgesu la perditan Zonon. Vi ankorau havas multe da potenco, car vi regas ci tiun subteran regnon kiel tirano, kaj miloj da Knomoj obeas viajn ordonojn. Mi konsilas ke vi trinku glason da fandita argento, por trankviligi viajn nervojn, kaj enlitigu. ”

La Rego ekprenis grandan rubion kaj jetis gin je la kapo de Kaliko. La Intendanto klinis sin por eviti la pezan juvelon, kiu frapegis la pordon tuj super lia maldekstra orelo.

“Ne plu vidigu! Malaperu! Foriru —kaj alsendu

Generalon Blug, ”kriegis la Rego de la Knomoj.

Kaliko haste foriris, kaj la Rego de la Knomoj stamfadis tien kaj reen gis la Generalo de liaj armeoj aperis.

Tiu Knomo estis cie konata kiel terura batalisto kaj kruela, senkompata komandisto. Li havis kvindek mil

Knomajn soldatojn, ciuj bone trejnitaj, kiuj timis nenion escepte de sia rigora mastro. Tamen Generalo Blug iomete maltrankvilis kiam li alvenis kaj vidis kiom kolera estas la Rego de la Knomoj.

“Ha! Do jen vi! ”kriis la Rego.

“Tiel estas, ”diris la Generalo.

“Marsigu vian armeon tuj al la Lando Oz, kaptu kaj detruu la Smeraldan Urbon, kaj reportu al mi mian

Magian Zonon! ”mugis la Rego.

“Vi frenezas, ”trankvile respondis la Generalo.

“Kio? Kio? Kio? ”Kaj la Rego de la Knomoj cirkaudancis sur la pintoj de siaj pied ?ngroj, pro sia kolerego.

“Vi ne komprenas kion vi diras, ”daurigis la Generalo, sidigante sur grandan cizitan diamanton. “Mi konsilas ke vi staru en angulo kaj kalkulu gis sesdek antau ol denove paroli. Eble gis tiam vi farigos pli malfreneza. ”

La Rego cirkaurigardis por trovi ion jeteblan kontrau

Generalon Blug, sed car nenio estis cemana li komencis pensi ke eble la viro pravas kaj li mem parolis malsage.

Do li nur jetis sin en sian scintilantan tronon kaj klinis sian kronon sur sian orelon kaj bukligis siajn piedojn sub sin kaj gapis malice al Blug.

“Unue, ”diris la Generalo, “ni ne povas marsi trans la mortigan dezerton al la Lando Oz; kaj se ni ja povus, la Reganto de tiu lando, Princino Ozma, havas certajn fepovojn kiuj senhelpigus mian armeon. Se vi ne perdus vian Magian Zonon ni eblete povus venki Ozman; sed la Zono mankas. ”

“Mi volas gin! ”kriis la Rego. “Mi devas havi gin. ”

“Nu, do, ni penu sage reakiri gin, ”respondis la Generalo. “La Zonon kaptis knabineto nomata Doroteo, kiu logas en Kansas, en Usono. ”

“Sed si postlasis gin en la Smeralda Urbo, kun Ozma, ” deklaris la Rego.

“Kiel vi scias tion? ”demandis la Generalo.

“Spiono mia, Merlo, super ?ugis la mortigan dezerton al la Lando Oz, kaj vidis la Magian Zonon en la palaco de Ozma, ”respondis la Rego geme.

“Nu, tio donas al mi ideon, ”diris General Blug, penseme. “Ekzistas du metodoj iri al la Lando Oz sen suriri la sablan dezerton. ”

“Kiuj metodoj? ”postulpetis la Rego, fervore.

“Unu metodo estas iri super la dezerto, tra la aero; kaj la alia metodo estas iri sub la dezerto, tra la tero. ”

Audinte tion la Rego de la Knomoj gojkriis kaj saltis de sia trono, por rekomenci marsadi tien kaj reen en la kaverno.

“Jen la solvo, Blug! ”li kriis. “Jen la kielo, Generalo!

Mi estas Rego de la Subtera Mondo, kaj miaj regatoj ciuj estas ministoj. Mi faros sekretan tunelon sub la dezerto al la Lando Oz —jes! tute al la Smeralda Urbo —kaj vi marsigos viajn armeojn tien kaj kaptos la tutan landon! ”

“Milde, milde, Mosto. Ne tro rapidu, ”avertis la Generalo. “Miaj Knomoj estas bonaj batalistoj, sed ili ne estas su ?ce fortaj por konkeri la Smeraldan Urbon. ”

“Cu vi estas certa? ”demandis la Rego.

“Plene certa, Mosto. ”

“Do kion mi faru? ”

“Forgesu la ideon kaj atentu la proprajn aferojn, ” konsilis la Generalo. “Vi jam estas plene okupata per regado de via subtera regno. ”

“Sed mi volas tiun Magian Zonon —kaj mi nepre akiros gin! ”mugis la Rego de la Knomoj.

“Sed neniel vi havos gin, ”respondis la Generalo, ridante malice.

La Rego jam estis tiom iritita ke li prenis sian sceptron, kiu havis ce sia pinto pezan pilkon el sa ?ro, kaj jetis gin plenforte kontrau Generalon Blug. La sa ?ro batis la Generalon sur lia frunto kaj sternis lin sur la teron, kie li kusis senmove. Post tio la Rego sonigis sian gongon kaj ordonis al siaj gardistoj ke ili eltrenu la Generalon kaj forjetu lin; kaj tion ili faris.

Tiu Rego de la Knomoj nomigis Rokato la Ruga, kaj neniu amis lin. Li estis malbonulo kaj potenca monarko, kaj li decidis detrui la Landon Oz kaj gian grandiozan

Smeraldan Urbon, sklavigi Princinon Ozma kaj malgrandan Doroteon kaj la tutan popolon de Oz, kaj reakiri sian Magian Zonon. Tiu sama Zono iam ebligis al

Rokato la Ruga plenumi multajn ?planojn; sed tio okazis antau ol Ozma kaj sia popolo marsis al la subtera kaverno kaj kaptis gin. La Rego de la Knomoj rifuzis pardoni Doroteon kaj Princinon Ozma, kaj li decidis vengi sin kontrau ili.

Sed ili, sia ?anke, ne sciis ke ili havas tiom dangeran malamikon. Efektive, Ozma kaj Doroteo ambau preskau forgesis ke ankorau logas tia persono, la Rego de la Knomoj, sub la montoj de la Lando Ev —kiu situis tuj preter la mortiga dezerto sude de la Lando Oz.

Nesuspektata malamiko estas duoble dangera.

2
Перейти на страницу:

Вы читаете книгу


Baum Lyman Frank - La Smeralda Urbo de Oz La Smeralda Urbo de Oz
Мир литературы