Выбери любимый жанр

La ?ashundo de la Baskerviloj - Doyle Arthur Conan - Страница 3


Изменить размер шрифта:

3

?e la supro estis skribite: “Baskervila Halo”, kaj sube, per grandaj skriba?itaj ciferoj: “1742”.

— ?i aspektas kiel iaspeca deklaro.

— Jes, ?i estas deklaro pri certa legendo, kiu estas konata al la familio de Baskerviloj.

— Sed la? mia kompreno estas io pli moderna kaj praktika, pri kiu vi volas konsulti min, ?u?

— Tre moderna. Afero plej praktika kaj ur?a, pri kiu oni devos decidi?i en malpli ol dudek kvar horoj. Sed la manuskripto estas mallonga kaj intime ligita al la afero. La? via permeso mi vo?legos ?in al vi.

Holmso retroklinis sin sur la se?o, kunmetis siajn fingropintojn, kaj fermis siajn okulojn, kun mieno rezignacia. Doktoro Mortimero turnis la manuskripton al la lumo kaj legis per alta kraketa vo?o la sekvan strangan pramodan rakonton.

— «Pri la origino de la ?ashundo de la Baskerviloj ekzistis multaj asertoj, tamen pro tio ke mi devenas sendevie de Hugo Baskervilo, kaj ?ar mi a?dis la rakonton de mia patro, kiu anka? a?dis ?in de la sia, mi skribis ?in plenkredante ke tio okazis precize kiel ?i tie estas rakontite. Kaj mi volas, ke vi kredu, miaj filoj, ke tiu sama Justeco, kiu punas pekojn, povas anka? plej bonkore pardoni ilin, kaj ke neniu malpermeso tiom pezas, ke ?in ne povas forigi pre?oj kaj pentado. Lernu do per tiu ?i historio ne timi la fruktojn de la pasinteco, sed prefere gardu vin estontece, por ke tiuj fiaj pasioj, pro kiuj nia familio tiel grave suferis, ne povu denove liberi?i por nin pereigi.

Sciu do, ke en la epoko de la Granda Ribelo (kies historion la? la klera lordo Klarendono mi plej serioze rekomendas al via atento), tiun ?i bienon Baskervilan posedis Hugo tiunoma, kaj ne estas kontra?direble, ke li estis homo plej sova?a, profana kaj sendia. Tion, vere, liaj najbaroj eble pardonus, pro tio ke sanktuloj neniam floris en tiu regiono, sed en li estis ia humoro dibo?a kaj kruela, kiu misfamigis lian nomon tra la tuta okcidento. Okazis, ke tiu Hugo ekamis (se efektive pasio tiel malhela rajtas nomi?i per vorto tiel hela) la filinon de etbienulo kiu posedis teron proksime al la Baskervila bieno. Sed la juna virgulino, estante diskreta kaj bonreputacia, ?iam evitadis lin, ?ar ?i timis lian misan famon. Okazis do, ke iun Mikelfeston tiu Hugo, kun kvin a? ses el siaj mallaboremaj kaj pekemaj kunuloj, ?teliris al la farmbieno kaj forportis la virgulinon, dum ?ia patro kaj fratoj forestis, kiel li bone sciis. Kiam ili venigis ?in al la Halo, la virgulino estis lokita en supra ?ambro, dum Hugo kaj liaj amikoj sidi?is por longa drinkado, la? sia ?iuvespera kutimo. Nu, la kompatindulino supre preska? perdis sian prudenton pro la kantado kaj kriado kaj teruraj sakroj, kiuj atingis ?in de sube, ?ar oni diras, ke la esprimoj uzataj de Hugo Baskervilo, kiam li ebriis, estis tiaj, kiaj kapablus fulmdetrui la dirinton. Finfine pro premo de sia timo ?i faris tion, kio hezitigus viron plej kura?an a? viglan, ?ar helpe de la hedera kreska?o kiu kovris (kaj da?re kovras) la sudan muron, ?i malsupreni?is el sub la tegmentorando, kaj poste celis hejmen tra la erikejo; tri le?goj etendi?is inter la Halo kaj la farmbieno de ?ia patro.

Okazis, ke iomete poste Hugo lasis siajn gastojn por porti man?a?on kaj trinka?on — kune kun aliaj aferoj malpli bonaj, ver?ajne — al sia kaptito, kaj tiel trovis la ka?on malplena kaj la birdon eskapinta. Poste, la??ajne, li i?is kvaza? diablotrafita, ?ar kure subirinte la? la ?tuparo en la man?o?ambron, li sursaltis la grandan tablon dum pokaloj kaj tasoj forskui?is, kaj li kriis la?te anta? la tuta societo, ke tiun nokton li cedos sin korpe kaj anime al la Misaj Potencoj, se nur li rekaptos la junulinon. Kaj dum la festantoj staris konsternite pro la kolerego de tiu homo, iu el la pli fiaj a?, eble, pli ebriaj ol la ceteraj, ekkriis, ke ili devus sekvigi al ?i la ?ashundojn. Je tio Hugo elkuris el la domo, kriante al siaj ?evalzorgistoj, ke ili selu lian ?evalinon kaj elstaligu la hundaron kaj, doninte al la hundoj mantukon de la virgulino, li envicigis ilin kaj tiel ekgalopis tra la erikejo en la lunlumo.

Nu, dum kelka tempo la festintoj staris gapante, ne povante kompreni ?ion, kio efektivi?is tiel haste. Sed balda? iliaj konfuzitaj mensoj konstatis la naturon de la faro probable plenumota sur la erikejo. ?io nun estis tumulta: iuj postulis siajn pistolojn, iuj siajn ?evalojn, kaj iuj alian botelon da vino. Sed finfine iom da sagaco revenis al iliaj konfuzitaj mensoj, kaj ?iuj, dektriopo da ili, surseli?is kaj ekiris persekute. La luno klarbrilis super ili, kaj ili rajdis rapide en vico, la?irante tiun vojon, kiun devis elekti la junulino por atingi sian hejmon.

Ili voja?is unu-du mejlojn, kiam ili pasis sur la erikejo unu el la noktaj pa?tistoj, kaj ili kridemandis lin, ?u li vidis la ?ason. Kaj tiu homo la? la rakonto, estis tiel timfreneza, ke li apena? kapablis paroli, sed finfine li diris, ke li efektive vidis la malfeli?an junulinon, kies spuron postkuris la ?ashundoj. “Sed pli ol tion mi vidis, — li diris, — ?ar Hugo Baskervilo pasis min sur sia nigra ?evalino, kaj kuradis muta malanta? li tia hundo infera, kian Dio malpermesu iam sekvi post miaj kalkanoj.”

Do la ebriaj bienuloj malbenis la pa?tiston kaj rajdis plu. Sed balda? iliaj ha?toj ekfrostis, ?ar a?di?is sono de galopado trans la erikejon, kaj la nigra ?evalino, makulita de blanka ?a?mo, preterpasis kun treni?anta brido kaj senhoma selo. Poste la festintoj rajdis proksime unu al la aliaj, ?ar timego inundis ilin, sed ili da?re transiris la erikejon, kvankam ?iu el ili, se li estus sola, tre ?oje retroturnus la ?evalkapon. Rajdante malrapide tiamaniere, ili alvenis finfine la ?ashundojn. Tiuj, kvankam famaj pro siaj kura?o kaj raseco, plorkriis amasi?e ?e enirejo de profunda kava?o sur la erikejo, iuj for?telirante kaj iuj, kun hirtaj haroj kaj gapaj okuloj, rigardante en la mallar?an valeton anta? ili.

La kunularo haltis, viroj pli sobraj, vi certe imagas, ol kiam ili ekrajdis. La plimultaj el ili neniel pluirus, sed tri el ili, la plej kura?aj a? eble la plej ebriaj, rajdis anta?en en la kava?on. Jen ?i aperti?is al lar?a tereno sur kiu staris du el tiuj ?tonegoj, ankora? videblaj tie, kiujn starigis forgesitaj popoloj en la pratempo. La luno brilis hele sur la maldensejon, kaj tie en la centro ku?is la malfeli?a junulino kie ?i falis, morta pro timo kaj el?erpi?o. Sed estis ne ekvido de ?ia kadavro, anka? ne tiu de la kadavro de Hugo Baskervilo ku?anta proksime al ?i, kiu hirtigis la kapharojn de tiuj tri riskemaj festintoj, sed estis la fakto, ke starante sur Hugo kaj mordante ties gor?on staris fiesta?o, monstra nigra besto forme simila al ?ashundo tamen pli granda ol iu ajn hundo ?is tiam vidita per mortemula okulo. Kaj dum ili rigardis, tiu esta?o el?iris la gor?on de Hugo Baskervilo kaj, kiam ?i turnis al ili siajn ardajn okulojn kaj sangantajn makzelojn, la triopo time kri?egis kaj rajdis sinsave, da?re kri?ante, trans la erikejon. Unu el ili, la?dire, mortis tiunokte mem pro la vida?o, kaj la ceteraj du estis nur homoj rompitaj dum la cetera vivo.

Tia estas la rakonto, filoj miaj, pri la alveno de la hundo, kiu la?fame turmentis tiel draste la familion ekde tiam. Mi priskribis ?in nur ?ar malpli teruras tio, kio estas konata klare, ol tio pri kio oni nur aludas kaj supozas.

Anka? ne estas kontra?direble, ke multajn el nia familio trafis malfeli?aj mortoj, kiuj estis subitaj, sangaj kaj misteraj. Tamen ni ?irmu nin per la senfina boneco de la Providenco, kiu ne punos eterne la senkulpulojn post la tria a? kvara generacio, kiel avertas la Sankta Skribo. Al tiu Providenco, filoj miaj, mi jene rekomendas vin, kaj mi konsilas al vi pro singardemo, ne transiri la erikejon dum tiuj mallumaj horoj, kiam la misaj potencoj frenezas.

(Tio ?i de Hugo Baskervilo al la filoj Ro?ero kaj Johano, kun instrukcio, ke ili diru nenion pri ?i al sia fratino Elizabeta.

Kiam doktoro Mortimero finlegis tiun unikan rakonton li pu?is surfrunten siajn okulvitrojn kaj rigardadis al sinjoro ?erloko Holmso. Tiu lasta oscedis kaj ?etis sian cigaredstumpon en la fajron.

3
Перейти на страницу:

Вы читаете книгу


Doyle Arthur Conan - La ?ashundo de la Baskerviloj La ?ashundo de la Baskerviloj
Мир литературы