Выбери любимый жанр

La ?ashundo de la Baskerviloj - Doyle Arthur Conan - Страница 1


Изменить размер шрифта:

1

Arthur Conan Doyle

La ?ashundo de la Baskerviloj

ANTA?VORTOJ DE LA TRADUKINTO

Mi neniel pardonpetas pro mia esperantigo de propraj nomoj en tiu ?i traduko. Min ?iam ?enas fremdlingvaj nomoj, ofte por mi neprononceblaj, meze de Esperanta teksto, ?ar ili ?iam hezitigas la rapidan fluon de mia legado. Ne nur tio, sed la fremdlingvaj nomoj ne akceptas nature adjektivigon a? adverbigon, kaj — plej grave — akuzativigon. Ne ekzistas regulo, kiu tekstas: La akuzativo estas deviga, krom en la kazo de propraj nomoj; a?: objekto ne ekzistas, kiam temas pri propraj nomoj. Agi tiel estas subtila subfoso de nia lingvo, kaj vidigas mankon de fido pri ?i entute.

Alilandula fu?prononco de anglaj propraj nomoj nur konfirmas por mi mian sintenon.

En la kazo de Dr Watson (tiel), la nomo mem jam ?ajnas havi akuzativan fina?on, kio estas maloportuna (?u Dr Watson'on — ba!), do mi uzas: doktoro Vatsono.

Vivanta homo eble havas rajton al sia nomo, sed tio ne nepre validas kaze de fikcia krea?o. Ni devas liberigi nin de imponi?o anta? la nomaj ideogramoj, kaj restarigi la fluantecon de nia ?atata lingvo!

Alia problemeto levi?as jam en la titolo: temas pri la angla vorto hound, kiu tute ne sinonimas al la angla vorto dog (= hundo). ?ajnas, ke multaj aliaj lingvoj tute ne rekonas similan diferencon (france: Le Chien des Baskerville). La vorto hound jam entenas en si nuancon de minaco, ?ar ?iam ?i sentigas pri ?asado (krom se oni uzas ?in sarkasme a? satire). Pri hundoj ni britoj estas tre sentimentalaj, sekve The Baskervilles Dog (oni simple neniam dirus The Dog of the Baskervilles) pensigus nin nepre pri dorlotata hejma amiko. La vorto hound estas esenca al la etoso de la verko. Kaj sekve en la Esperanta traduko la uzado de ?ashundo estas nepre necesa. Tion cetere konfirmas ?iuj angla-Esperantaj vortaroj.

William Auld

?apitro 1

SINJORO ?ERLOKO HOLMSO

Sinjoro ?erloko Holmso, kiu kutime elliti?is tre malfrue en la matenoj, krom je tiuj ne maloftaj okazoj, kiam li maldormis tutan nokton, sidis anta? la matenman?a tablo. Mi staris sur la apudkamena tapi?eto kaj levis la bastonon postlasitan de nia vizitinto la anta?an vesperon. Tio estis bela dika ligna?o, tuberkapa, de tiu speco, kiun oni nomas penanga advokato”. ?uste sub la kapo estis ar?enta bendeto, lar?a preska? unu colon. “Al Jakobo Mortimero,M.R.K.?., de liaj amikoj en M?K” estis sur ?i gravurita, kun la dato “1884”. Estis ?uste tia bastono, kian kutimis porti pramodaj familiaj kuracistoj — digna, solida kaj kura?iga.

— Nu, Vatsono, kiel vi taksas ?in?

Holmso sidante prezentis al mi sian dorson, kaj mi neniel signis al li mian okupi?on.

— Kiel vi sciis, kion mi faras? ?ajnas al mi, ke vi havas kapmalanta?e okulojn.

— Tamen mi havas brilpoluritan ar?entumitan kafujon anta? mi, — li diris. — Sed diru al mi, Vatsono, kiel vi taksas la bastonon de nia vizitinto? ?ar ni beda?rinde maltrafis lin kaj scias nenion pri lia komisio, tiu hazarda memora?o i?as grava. Lasu, ke mi a?du vin rekonstrui la homon per esplorado de ?i.

— ?ajnas al mi, — mi diris, la?eble imitante la metodojn de mia kunulo, — ke doktoro Mortimero estas sukcesinta maljuneta kuracisto, altestimata, ?ar tiuj, kiuj konas lin, donacis al li tiun ?i atesta?on pri sia ?ato.

— Bone! — diris Holmso. — Bonege!

— Al mi ?ajnas cetere, ke plej probable li estas kampara kuracisto, kiu sufi?e multe vizitadas mar?e.

— Kial do?

— ?ar tiu ?i bastono, kvankam origine tre bela, estas tiom uz?ifita, ke mi malfacile imagas, ke urba kuracisto portus ?in. La dika metala bastonpinto estas tute trivita, ?ar evidente li multe mar?is kun ?i.

— Senmanke kredinde! — diris Holmso.

— Kaj cetere, jen estas la “amikoj de M?K”. Mi konjektas, ke tio estas iu ?asista klubo, al kies membroj li eble havigis iom da kuracista helpo, kaj kiuj reciproke donacis al li modestan memora?on.

— Vere, Vatsono, vi superas vin mem, — diris Holmso, retro?ovante sian se?on kaj fajrigante cigaredon. — Mi nepre devas diri, ke en tiuj priskriboj, kiujn vi bonvolis publikigi pri miaj propraj modestaj plenumoj, vi kutime subtaksis la proprajn talentojn. Eble vi ne estas mem luma, sed lumon vi konduktas. Kelkaj homoj, kiuj ne estas geniaj, rimarkinde kapablas stimuli. Mi konfesas, kara homo, ke mi tre multe ?uldas al vi.

Li neniam anta?e diris simile, kaj necesas konfesi, ke liaj vortoj profunde plezurigis min, ?ar min ofte pikis lia indiferento pri mia admirado kaj miaj provoj por publikigi liajn metodojn. Mi anka? fieris pensante, ke mi sufi?e mastras lian sistemon por utiligi ?in la? maniero, kiu gajnis lian aprobon. Li nun prenis la bastonon el miaj manoj kaj esploris ?in dum kelkaj minutoj per senvitraj okuloj. Poste, kun mieno interesata, li demetis sian cigaredon kaj, portinte la bastonon al la fenestro, li traesploris ?in denove per konveksa lupeo.

— Interese, kvankam elemente, — li diris, reirante al sia ?atata angulo de la kanapo. — Certe trovi?as unu-du indikoj sur la bastono. ?i donas al ni fundamenton por pluraj induktoj.

— ?u mi ion neglektis? — mi demandis, iom memgravige. — Mi esperas, ke nenion atentindan mi pretervidis, ?u?

— Mi timas, kara mia Vatsono, ke plimultaj viaj konkludoj estis eraraj. Kiam mi diris, ke vi stimulas min, mi intencis diri, se paroli malka?e, ke per rimarkado de viaj eraroj mi estis de tempo al tempo gvidata al la vero. Tio ne signifas, ke en tiu ?i kazo vi tute malpravis. La homo certe estas kampara kuracisto. Kaj li multe mar?as.

— Sekve mi pravis.

— Tiomgrade.

— Sed tio estis la tuto.

— Ne, ne, kara mia Vatsono, tute ne — neniel la tuto. Mi volas sugesti, ekzemple, ke solena donaco al kuracisto pli ver?ajne venas de malsanulejo ol de ?asista klubo, kaj kiam la literoj “?K” sekvas tiun malsanulejon, la vortoj “?aring-Kruca” tre nature sugesti?as.

— Vi eble pravas.

— Probableco trovi?as tiudirekte. Kaj se ni akceptas tion kiel provizoran hipotezon, ni havas novan fundamenton la? kiu ni komencu konstrui tiun nekonatan vizitinton.

— Nu do, se ni supozas, ke “M?K” efektive indikas “Malsanulejon ?aring-Krucan”, kiajn pliajn induktojn ni rajtas elpreni?

— ?u neniuj sin proponas? Vi konas miajn metodojn. Utiligu ilin!

— Mi povas nur pripensi la memevidentan konkludon, ke la homo kuracistis en la ?efurbo anta? ol iri en la kamparon.

— Al mi ?ajnas, ke ni rajtas riski iom pli ol tion. Rigardu la aferon jenmaniere. Je kia okazo estus plej probable, ke tian solenan donacon oni transdonus? Kiam liaj amikoj unui?us por doni al li garantia?on pri sia bonvolo? Evidente en la momento, kiam doktoro Mortimero eksi?is el de?orado en la malsanulejo por komenci propran kuracistan praktikon. Ni scias, ke okazis tia donacado. Ni opinias, ke okazis ?an?i?o de urba malsanulejo al kampara praktiko. ?u do tro stre?as nian indukton se ni diras, ke la donaco estis prezentita okaze de la ?an?i?o?

— Tio certe ?ajnas tre probabla.

— Nu, vi konstatos, ke li ne povis esti stabano de la malsanulejo, ?ar tian postenon povus havi nur iu firme establita en londona praktikado, kaj tia persono ne drivus en la kamparon. Kio li estis do? Se li estis en la malsanulejo kaj tamen ne stabano, li povis esti nur dom?irurgo a? kuracisto — ne multe pli ol supera studento. Kaj li foriris anta? kvin jaroj — la dato trovi?as sur la bastono. Sekve via serioza meza?a familia kuracisto malaperas en maldensan aeron, kara mia Vatsono, kaj aperas junulo malpli ol tridekjara, afabla, senambicia, distrita, kaj posedanto de ?atata hundo, kiun mi emas malprecize priskribi kiel pli grandan ol terhundo kaj malpli grandan ol dogo.

1
Перейти на страницу:

Вы читаете книгу


Doyle Arthur Conan - La ?ashundo de la Baskerviloj La ?ashundo de la Baskerviloj
Мир литературы