Tiel do rakontoj - Kipling Rudyard - Страница 1
- 1/9
- Следующая
Rudyard Kipling
Tiel do
Rakontoj
Versio por Esperanto-bultenejoj. Disponigis, nome de eldonejo Vulpo-Libroj kaj la tradukinto: Wouter Pilger, Leekerhoek 26, NL-8223 ZS Lelystad <[email protected]> (fidonet 2:283/323) (prefere skribu papere...)
Ci tiu ekzemplero estas ekskluzive celita por via persona privata utiligo. Cia alia komerca au nekomerca utiligo de ci tiu teksto, tute au parte, cu en elektronika au en surpapera au en kia ajn alia formo, sen anticipa skriba permeso de la rajtantoj pri autoraj rajtoj estas kontraua al legoj kaj konvencioj! Ciuokaze cia multobligo au publikigo — krom senpagaj alsuto al bultenejo au ftp-ejo, transsuto inter bultenejoj au ftp-ejoj, kaj elsuto el bultenejo / ftp-ejo por persona utiligo — estas malpermesita. Eksplicite cia disponigo de surpapera versio al triaj personoj, ec se senpage, kaj cia disponigo de ajna versio kontrau pago, sen anticipa skriba permeso de la rajtantoj pri autoraj rajtoj, estas malpermesitaj.
Se vi satus disponi pri dece presita ekzemplero, kun la bildoj kiujn desegnis la autoro, simple mendu la libron ce via kutima libroservo.
Kiam niaj infanoj estis malgrandaj, mi kutimis "traduk-legi" al ili rakontojn en la lingvo kiun ili tiumomente deziris. Tiel, ci tiuj tradukoj ekestis kiel parolaj tradukoj. Lau mi, la rakontoj plej bone efikas kiam vi — post iom da ekzercado, eble — lautlegas ilin al iu. Se vi pensas ke vi trovis eraron, unue rigardu al pago 63.
La tradukinto.
Tiel do rakontoj
Malnovaj mezuroj: mejlo proksimume unu kaj duona kilometro jardo proksimume unu metro futo proksimume tridek centimetroj funto proksimume duona kilogramo unco proksimume tridek gramoj
Al la plenkreskuloj: Antono de Sankta Eksopiro atentigis ke "la grandpersonoj ciam bezonas klarigojn". Jen do: En la rakontoj foje trovigas vortoj kaj frazajoj uzataj ne-tute-lau-PIV-kaj-PAG. Ekzemple: "incitigi" por "ekscitigi", "tikli" por "juki", "nek" por "ne". Kaj krome iuj rektaj "prononc-eraroj". Tiel estas en la originalo. Ec pli. Tiel estas intencite. Tiel faris la Majstro, tiel faris la Nobel-premiito kaj tiel faras Infanoj — kaj la lingvo estas ankau ilia proprajo. Do "grandpersonoj" eventuale atentigu pri la "gusta, nuntempa, plenkreskula" lingvo-uzo, sed ne tro... incitigu. Krome, iuj vortoj kaj esprimoj estas "magiaj" — vi povas serci ilin en vortaroj kaj enciklopedioj, sed cu tio kion vi trovos, klarigos ion, restas la demando. La "magiajn" runo-tekstojn vi povas provi decifri (kaj estos s'prizo, kiel dirus Tafinjo) — au ne.
La tradukinto.
Kiel la baleno ekhavis sian gorgon
IAM, en la maro, Ho mia Plej Amata, estis Baleno, kaj gi mangis fisojn. Gi mangis la barbofison kaj la kardofison, kaj la marstelon kaj la sardelon, kaj la plateson kaj la fleson, kaj la blikon kaj ties amikon, kaj la soleon kaj la klupeon, kaj la verdire veran lirla-kirlan angilon. Ciujn fisojn kiujn gi povis trovi en tuta la maro gi mangis per sia buso — tiel! Gis fine restis en tuta la maro nur unu malgranda fiso, kaj gi estis eta Ruza Fiso, kaj gi nagis iom malantau la dekstra orelo de la Baleno, por esti ekster dangero. Tiam la Baleno ekstaris sur sia vosto kaj diris: "Mi malsatas." Kaj la eta Ruza Fiso diris per eta ruza voco: "Nobla kaj larganima Cetaco, cu vi iam gustumis Homon?"
"Ne," diris la Baleno. "Kia gi estas?"
"Placa," diris la eta Ruza Fiso. "Placa sed tenaca."
"Tiam havigu al mi iom da," diris la Baleno, kaj gi saumigis la maron per sia vosto.
"Po unu suficas," diris la Ruza Fiso. "Se vi nagos al latitudo Kvindek Norde, longitudo Kvardek Ueste (tio estas Magio), vi trovos, sur floso, en la mezo de la maro, kun nenio vestita krom blua drelika kalsono, paro da selkoj (vi ne forgesu la selkojn, Plej Amata), kaj pos-trancilo, unu sippereintan Mariston, kiu, ja mi honeste diru al vi, estas viro de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco."
Tiel do la Baleno nagis kaj nagis al latitudo Kvindek Norde, longitudo Kvardek Ueste, tiel rapide kiel gi povis nagi, kaj sur floso, en la mezo de la maro, kun nenio alia por vesti ol blua drelika kalsono, paro da selkoj (vi precipe memoru la selkojn, Plej Amata), kaj pos-trancilo, gi trovis unu solan, solecan sippereintan Mariston, kiu trempis siajn piedfingrojn en la akvo. (Li havis permeson de sia Panjo por eniri la akvon, aliokaze li neniam estus farinta, car li estis viro de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco.)
Tiam la Baleno malfermis sian buson malantauen kaj malantauen kaj malantauen gis gi preskau tusis la voston, kaj gi glutis la sippereintan Mariston, kaj la floson sur kiu li sidis, kaj lian bluan drelikan kalsonon, kaj la selkojn (kiujn vi nepre ne forgesu), kaj la pos-trancilon. — Gi glutis ilin en siajn varmajn, mallumajn, internajn srankojn, kaj tiam gi lekis siajn lipojn — tiel, kaj turnigis trifoje sur sia vosto.
Sed tuj kiam la Maristo, kiu estis viro de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco, trovis sin vere interne de la varmaj, mallumaj, internaj srankoj de la Baleno, li tretis kaj li jetis kaj li impetis kaj li baletis, kaj li dancis kaj li prancis, kaj li pasis kaj li drasis kaj li cardasis, kaj li frapis kaj li skrapis, kaj li tusis kaj li pusis, kaj li taktis kaj li baraktis, kaj li spasmis kaj li entuziasmis, kaj li menuetis kaj li piruetis, kaj li popoldancis kie li ne devus, kaj la Baleno sentis sin tute ne komforte. (Cu vi forgesis la selkojn?)
Do gi diris al la Ruza Fiso: "Ci tiu homo estas tre tenaca, kaj krome li kauzas al mi singulton. Kion mi faru?"
"Diru al li ke li eliru," diris la Ruza Fiso.
Do la Baleno vokis en sian propran gorgon al la sippereinta Maristo: "Eliru kaj kondutu bone. Mi havas singulton."
"Ne, ne!" diris la Maristo. "Ne tiel, sed tute alimaniere. Alportu min al mia naskigo-bordo kaj la blankaj-klifoj-de-Albiono, kaj tiam mi konsideros." Kaj li komencis danci pli ol iam.
"Vi prefere alportu lin hejmen," diris la Ruza Fiso al la Baleno. "Mi estus devinta averti vin ke li estas homo de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco."
Do la Baleno nagis kaj nagis kaj nagis, per ambau siaj nagiloj kaj sia vosto, tiel rapide kiel gi povis, pro la singulto; kaj finfine gi vidis la naskigo-bordon de la Maristo kaj la blankajn-klifojn-de-Albiono, kaj gi rapide glitis duonvoje sur la strandon, kaj gi malfermis sian buson large kaj large kaj large, kaj gi diris: "Ci tie sangi por Vincestro, Asveloto, Nasuo, Keno, kaj stacioj je la Ficburga Vojo;" kaj precize kiam gi diris "Fic", la Maristo promenis el gia buso eksteren. Sed dum la Baleno estis naganta, la Maristo, kiu vere estis persono de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco, estis preninta sian pos-trancilon kaj trancinta el la floso malgrandan kvadratan kradon kun tralioj laularge kaj laulonge, kaj li estis liginta tiun firme per siaj selkoj (nun vi scias kial vi devis ne forgesi la selkojn!), kaj li trenis tiun kradon bone kaj firme en la gorgon de la Baleno, kaj tie gi fiksigis! Tiam li recitis la sekvantan Slokaon, kiun mi, car vi ankorau ne audis gin, nun deklamos al vi:
Car la maristo estis ankau Hi-ber-ni-ano. Kaj li ekpasis sur la kajobreton, kaj iris hejmen al sia Patrino, kiu estis permesinta al li trempi siajn piedfingrojn en la akvo; kaj li edzigis kaj vivis felice ciam plue. Tiel ankau la Baleno. Sed ekde tiu tago, la krado en gia gorgo, kiun gi sukcesis nek eltusi nek engluti, preventis ke gi mangu ion krom tre, tre malgrandaj fisetoj; kaj pro tio balenoj nuntempe neniam mangas virojn au knabojn au knabinetojn.
La eta Ruza Fiso foriris kaj kasis sin en la koto sub la Sojlo de la Ekvatoro. Gi timis ke la Baleno koleras al gi.
- 1/9
- Следующая